Radio Esperanto

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

https://radio.esperanto-ondo.ru/Arkivoj/series/radio-esperanto

subscribe
share






Radio Esperanto, ?47


En nia 47a podkasto, aperinta du monatojn post la 46a, oni povas a?di la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste a?du Esperanto-nova?ojn, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe aperintaj numeroj de La Ondo de Esperanto, kaj en la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja inter la anta?a kaj la nuna programoj okazis la Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj.

Uzante la okazon, ni kore dankas al Ronaldo, Ina, Johano, Fritz, anka? al Anna kaj al aliaj samideanoj, kiuj multe helpis nin dum nia kelktaga restado en la ?efurbo de Germanio.

En ?i tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-nova?oj
  4. Hori Jasuo – la Esperantisto de la Jaro 2018
  5. La Ondo de Esperanto, 2018, ?12; 2019, ?1
  6. Ho, venu vi Imanuel: Kristnaska kanto de Anjo Amika

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Kor?enkov
Kantas: Anjo Amika (Hungario)

Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Demoversio de la decembra Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-290demo.pdf


fyyd: Podcast Search Engine
share








 January 27, 2019  22m