Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ?i tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodia? fini?anta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ?uis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-lo?ejeto en Zelenogradsko.
En la 49a programo tuj post la enkonduko estas a?skultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ?i-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-nova?oj kaj prezentado de la fre?aj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preska? centpa?a marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konati?os kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara.
En ?i tiu programo:
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Kor?enkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
El?uteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Blua horizonto ?e Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.