Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 28.07.2020


La 984-a E_elsendo el la 28.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Post la komenca kronvirusa kronika ni proponas hodiaŭ pliajn aktualaĵojn pri la Unia helpo por tri polaj havenoj kaj pri ĝenaj aziaj noktaj papiloj, kiuj aperis i.a. en Varsovio. Nia scienca temo estas dediĉita al la teknologia akcelo, kiun spronis la kronvirusa pandemio en Ĉinio. Specialan mesaĝon okaze de MondaFest 2020 direktis al esperantistoj la Ĝenerala Subsekretario de la Unuiĝintaj Aferoj i.a. alvokante partopreni enketilon en Esperanto ĉe www.UN75 lige kun la 75-jariĝo de ĉi tiu organizaĵo. Ni amplekse citas ĝin en nia programo. Ĵus ni eksciis pri nova libro de Julian Modest „Tra la padoj de la vivo” aĉetebla jam ĉe UEA, pri kio ni informas fine de la elsendo. Daŭras ILEI-konferenco al kiu eblas ankoraŭ aliĝi. El ĝia bunta kultura programo ni citas fregmente kantojn de Miguel Fernandez kaj de Amira Chun el iliaj koncertoj. La akompananta interreta foto prezentas havenon en Gdynia, rilate al nia aktualaĵo pri aktualaj investaĵoj i.a. en ĝi. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili alidoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D


fyyd: Podcast Search Engine
share








 July 28, 2020  22m