Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 31.07.2020


La 985-a E_elsendo el la 31.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo sojlas la morgaŭan inaŭguron de la Virtuala Kongreso (https://vk.mondafest.net/). Hodiaŭ posttagmeze ni interparolis kun vicprezidanto de UEA, Fernando Maia pri kelkaj teknikaj detaloj ligitaj kun ĝi. Al la Virtuala E-kongreso ni referencas ankaŭ en nia LK informante pri nia partopreno en la virtuala Movada Foiro kaj du pliaj renkotiĝoj en babilejoj. Nian elsendon komencas kronvirusa kroniko kaj kulturtemaj informoj. Pri du interesaj eldonaĵoj koncerne malmulte konatajn atingaĵojn de poloj kaj pri grava donaco por la Centra Muzeo de Teksado en Lodzo. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa kaj Ralph Glomp. Temas pri fragmentaj citaĵoj el iliaj koncertoj dum VEKI, viruala ILEI-konferenco. La interreta foto prezentas specimenon de la pola artteksaĵo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas eksterelsende aŭdebla interparolo kun Ferdinando Maia. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 July 31, 2020  22m