Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 12.02.2021


La 1039-a E_elsendo el la 12.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono pri koninda polo estas dediĉita al Józef Teodor Konrad Korzewniowski, al la mondo konata kiel la renoma anglalingva verkisto Jopeph Conrad. La kulturonikaj informoj rilatas al finrenovigo de la fama altaro de Wit Stwosz en Maria-Baziliko en Krakovo, al pentraĵo de Gottlib deponita en la varsovia POLIN kaj al direktista kariero de Marta Gardolińska en Francio. La E-komunuma informo koncernas la proksimiĝan Tagon de la Gepatra Lingvo, por kio mesaĝas ankaŭ UEA. Fine ni konfirmas en Leterkesto pliajn kontribuojn pri la temo kien post la 10-jariĝo de la varsovia E-programo de la Pola retRadio. Muzike akompanas nin la kanto de Amira „Arirang, verda arirang” per kiu ni bondeziras al ĉiuj aŭskultantoj solentintaj Pritempan Feston laŭ la Luna Kalendaro, i.a. en Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Krome Jonny M. memorigas fine la kanzonon „Ni ĉiuj estas amikoj”. La programinformon akompanas foto de la renovigita historia altaro en la krakova Maria-Baziliko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Plimulto de la rubrikoj estis en la lastaj tagoj dank’ al Krystyna Grochocka aktualigitaj. Tio koncernas la periodon ekde komenco de septembro 2020 kaj fino de januaro 2021. Aliaj tiuperiodaj aktualigoj sekvos en la plej proksimaj tagoj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo; Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 12, 2021  27m