Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 16.02.2021


La 1040-a E_elsendo el la 16.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org
La intrigo de la romano Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof fariĝas ĉiam pli drameca, kion konfirmas la hodiaŭa 106-a fragmento. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la konkretaj omaĝproponoj lige kun la 150-naskiĝdatreveno de elstara pola etnografo, Eugeniusz Romer; al la nova eldono de la t. Ruĝa Libro/Registro de minacitaj polaj birdoj. La aktualaĵojn sekvas kronvirusa kroniko. Niaj pliaj informoj koncernas la semajnfinan porokazan ekspozicion en la varsovia Reĝa Kastelo lige kun la pasinta Tago de Enamiĝintoj kaj prezenton de malnovaj antaŭkaresmaj kutimoj en la regiono Podlaĥio. La scienca temo informas pri tomografo prilaborata de polaj sciencistoj ebligonta diagnozi kancerevoluon samtempe en la tuta korpo de malsanulo. Muzike akomanas nin Grazia Barboni per fragmento de la kanzono „Amo alvenas, am’ iras for’ el la repertuaro de Fabrizio De André. Nian hodiaŭan programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la antaŭkaresmaj kutimoj en la regiono de Bjalistoko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 16, 2021  25m