Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
Komenconte ĝeneralan epizodon pri longdistanca biciklado la interparolo kun nia gasto gvidis nin al la temo de la tiel nomataj brevetoj. Tio estas amikecaj bicikladaj eventoj, kiujn nia gasto partoprenis.