Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
Ján Vais estas spertulo pri grotoj. Spertuloj pri grotoj estas speleologoj. Ni lernas interesaĵojn pri la ne vaste konataj sekretoj de subtera mondo kaj ties esplorado.