Adrian Frutiger kaj Hermann Zapf estas apenaŭ konataj nomoj. Tamen iliajn verkojn – speciale tiujn de Adrian Frutiger – ĉiu jam vidis kaj uzis. Adrian Frutiger kreis tiparojn kiuj estas uzataj ĉie en la mondo por vojindikiloj, ekzemple en flughavenoj aŭ en aŭtoŝoseoj. Ĉi jare mortis du gravaj tiparkreantoj, Adrian Frutiger kaj Hermann Zapf. Okaze de tio ni parolas pri tiparoj kaj en estonta epizodo pri tipografio ĝenerale.