Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
Ni denove kaptis la okazon sur kongreso paroli kun gasto. Ĉi foje kun gasto el Kubo. Estis interesa parolado pri la vivo en Kubo, ĝia ekonomio kaj socialaj sistemoj. Montriĝas ke Kubo estas vizitinda gastigema lando.