Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado
Homoj fumas kvankam ili scias, ke tiu konduto mortigas ilin. Kio estas la malfacilaĵoj sendependiĝi de la fumado kaj kiel oni povas ilin transgrimpi? Kian rolon ludas la socia ĉirkaŭaĵo? Ĉu proksimuloj povas helpi? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia gasto, kiu profesie okupiĝas pri tiu temo.
Dankon al Katalin Kovats pro la helpo.