La 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto estas la lasta por la 2019a jaro. Post la enkonduko de Aleksandro, en sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la renovigo de lo?domoj en la centro de Kaliningrado, inkluzive de la domo en kiu estas nia redakcio. Sekvas Esperanto-nova?oj kaj prezentado de la novembra eldono de La Ondo de Esperanto. La programo fini?as per kanzono de Gijom Armide.
En ?i tiu programo:
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Kor?enkov
Kantas: Gijom Armide
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Nenifar’ ?e Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.