Radio Esperanto

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

https://radio.esperanto-ondo.ru/Arkivoj/series/radio-esperanto

subscribe
share






episode 52: Radio Esperanto, ?52


Post kvarmonata pa?zo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-nova?oj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide.

En ?i tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-nova?oj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, ?1 (303)
  5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
  6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
  7. Nuda: Kanto de Gijom’ Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Kor?enkov
Kantas: Gijom Armide
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia nova?retejo: http://sezonoj.ru/
Nenifar’ ?e Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 April 5, 2020  31m