Radio Esperanto

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

https://radio.esperanto-ondo.ru/Arkivoj/series/radio-esperanto

subscribe
share






episode 56: Radio Esperanto, №56


La unua sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” por 2021 estis registrita la 11an de januaro. Same kiel en la 55a programo en ĝi krom la voĉoj de la programgvidantoj Aleksander kaj Halina estas aŭskulteblaj la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo. En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko: Ruslanda figursketa ĉampionado
  2. Okcidente de Ruslando: Tri informoj el Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306)
  5. Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Sen superstiĉoj: Kanto de Tim
Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana Kantas: Tim Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/ La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html


fyyd: Podcast Search Engine
share








 January 11, 2021  47m