La 18an de oktobro 2020, dimanĉe, aperis la 55a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debuta albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.
En ĉi tiu programo:
Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana Kantas: Tim Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/ La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html