Radio Esperanto

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

https://radio.esperanto-ondo.ru/Arkivoj/series/radio-esperanto

subscribe
share






Radio Esperanto, №53


La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo. En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Trevor Steele jubileas
  5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
  6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Ĵak le Puil Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/


fyyd: Podcast Search Engine
share








 May 17, 2020  30m