La 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto estas la lasta por la 2019a jaro. Post la enkonduko de Aleksandro, en sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la renovigo de loĝdomoj en la centro de Kaliningrado, inkluzive de la domo en kiu estas nia redakcio. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la novembra eldono de La Ondo de Esperanto. La programo finiĝas per kanzono de Gijom Armide. En ĉi tiu programo: