La 48a sonprogramo aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la urbeto Pravdinsk, antaŭe Friedland, enhistoriiĝinta pro la Friedlanda Batalo, okazinta en 1807 ĉe ĉi tiu urbeto. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la februara eldono de La Ondo de Esperanto, kiu estas senpage elŝutebla en nia retejo. Nia ĉi-foja gasto estas la Krimea esperantisto Paŭlo Moĵajevo, kiu recenzas la muzikalbumon Bosniumas de la grupo Espo Despo. Kanto el ĉi tiu albumo fermas la programon. En ĉi tiu programo: