Radio Esperanto

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

https://radio.esperanto-ondo.ru/Arkivoj/series/radio-esperanto

subscribe
share






Radio Esperanto, №46


En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado, ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de “Amplifiki”. En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2018, №11
  5. La galoŝoj de Gajaz Isĥaki
  6. Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amplifiki” Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/11/ondo-35/ La nova malnova albumo de “Amplifiki”


fyyd: Podcast Search Engine
share








 November 24, 2018  28m