Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 05.02.2024


En la 1299-a E_elsendo el la 05.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni proponas kunfolimi kun ni E-gazetojn, inter kiuj estas la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto”, la februara numero de „Informoj Tamtamas” el Japanio, la februara numero de la ĉina „Penseo” kaj la premiera numero de la „Beletra Edeno”, neregula beletra revuo redaktata ankaŭ sub la gvido de Vejdo.
• En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko, pri laste aĉetita desegnaĵo de Rafaelo por la varsovia Reĝa Kastelo, pri restaŭritaj ikonoj por la muzeo en Przemyśl;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri invito kulabori pri la kongresa temo en Tanzanio kongrestemo-heliko-groups.io; pri varbado de volontuloj por la nunjara UK – https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8; pri seminario dediĉita al konstruataj lingvoj: https://icon2024.sciencesconf.org.
• Muzike ni aŭdas fragmenton de la kanzono „Nokto sen dorm’” de Mayoma kun JoMo, el la KD-o Moyoma kun JoMo afrikumas eldonita de Vinilkosmo. La akompana reta foto bildigas detalon el la Nacia Parko de Aruŝo,
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 5, 2024  25m