Gesamtlänge aller Episoden: 9 days 2 hours 38 minutes
En la 1315-a E_elsendo el la 25.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • El nia arkivo ni memorigas adiaŭe interparolon kun la forpasinta la 18-an de aprilo japana esperantisto dum multegaj jaroj vivanta en Pollando, Teruo Matsumoto.
En la 1314-a E_elsendo el la 20.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Post kelka paŭzo ni denove proponas kunsekvi kun ni la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingco kreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redak...
En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz,
En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze d...
En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco.
En la 1309-a E_elsendo el la 25.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • La elsendon komencas informo pri la pasinta lastdimanĉe Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio; • En informriĉa kulturkroniko ni parolas pri nova registr...
En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a.
En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando;
En la 1306-a E_elsendo el la 10.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - • Nia antaŭmikrofona gasto estas Fabio Forbes el Brazilo, kiu rakontas al ni pri brazila literaturo, aparte ĝia „sorĉisto” Machado de Assis.