Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 25.02.2024


En la 1303-a E_elsendo el la 25.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni felietone invitas vin al iu el la plej belaj palacoj troviĝantaj en la loko Kamień Śiąski, historie ligita kun nobela mezepoka familio Odrowąż, el kiu devenas la unua pola dominikana monako, sankta Jacek (Jakvo);
• En la komenca kulturkroniko ni parolas pri la marta Festivalo de Ludwig van Beethoven en Krakovo, pri la ekspozicio de ĉina survitra pentroarto en Varsovio;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova libro en la serio Oriento-Okcidento „Fabeloj de unu mil kaj unu noktoj” kaj pri literatura tradukkonkurso el la itala al Esperanto – concorso@esperanto.it;
• Muzike akompanas nin Xiaoyun Xu/Kaekay per la E-versio de la kanzono „Lina”; La reta foto akompananta la orograminformon prezentas la nunan aspekton de la kapelo de s-ta Jacek en la palaco en Kamień Śląski;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 25, 2024  25m