Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 15.03.2024


En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando;
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la Pola Kultura Sezono en Rumanio; pri la Porcelana Kabineto establita en la reĝa Wawel-kastelo; pri la rekonstruita muzeo en la urodomo en Poznano;
• En la E-movada kolejdoskopo Maciej Jaskot prezentas etan raporton pri la okazinta lime de februaro kaj marto reta Poliglota Renkontiĝo kaj anoncas ĝian fizikan kunvenon en Prago, Ĉeĥio en majo: https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/; Ni informas krome pri la nunjara eldono de la konkurso de ILEI kaj la familio La Torre pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj Mauro La Torre laboris;
• Muzike fragmente akompas nin Mikaelo Povorin per sia originala E-kanto „Printempa melankoloio”;
• La programinformon akompanas interreta foto prezentanta patron Jan Beyzym inter lepruloj;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 March 16, 2024  28m