Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 20.03.2024


En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino.
• En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazo; ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri reciklinigado de litiaj piloj; ni sciigas pri distingo de polino, dank’ al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj.
• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole – lepiarka bluszczówka).
• Muzike akompanas nin la kaznono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo;
• Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 March 21, 2024  23m