Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 26.02.2019


La 831-a E_elsendo el la 26.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas denaska esperantisto, longstaĝa akademiano, la aŭtoro de „Historio de la Akademio de Esperanto” Carlo Minnaja. Pri ĉiuj ĉi aspektoj de lia esperantista vivo ni interparolis dum la lasta Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono.
La komencaj aktualaĵoj koncernas la pintrenkonton de la uniaj landoj kaj la landoj el la Ligo de la Arabaj Ŝtatoj en Szarm El-Szejk; la daŭre kreskantan turisman atrakciecon de Varsovio; la partoprenon de Pollando en la foiro de jaktoj en Dubajo.
La sciencbultena temo kun la ekologia emfazo rilatas al la malkreskantaj en la mondo provizoj de kafo.
Muzike akompanas nin Mélanie Prin en sia plej lasta kanzono „Babelpordo malfermiĝos”, por kiu tekston verkis Lorenzo Tomezzoli kaj la muzikon komponis Gilbert Drigon.
La akompana interreta foto prezentas ankoraŭ unu faceton de turisme alloga Varsovio, ĝian apudvistulan bulvardon.
La komencaj aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 26, 2019  26m