Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 19.03.2019


La 837-a E_elsendo el la 19.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La lasta ARKONES en Poznano la unuan fojon en la koncerta programo gastigis francan esperantiston kaj kanzoniston Gijom Armide. Lia koncerto estis bonvenigita tre entuziasme kaj por nia redakcio estis la okazo inviti lin antaŭ nian mikrofonon, el kio sekvis nia antaŭmikrofona renkontiĝo, kiun eblas nomi lia intervjua portreto.
La komencaj aktualaĵoj koncernas revenon de poloj al la pactrupoj de UN;; poran subtenon de Justictribunalo por glukoza siropo en biero anstataŭ la tradicia malto.
La sciencbultenaj temoj rilatas al la specifa propreco de raŭpoj de iu nokta papilio digesti plaston; al voĉo kiel plej efika elmontrilo de homaj emocioj.
En nia programo hodiaŭ evidente aŭdiĝas kanzonoj de Gijom Armide. El jutubo ni prezentas lian kanzonon „Kiel al spegul’ kaj „Varma sent’. Ĉi lastan li plenumas kun la akompano de Melono.
Ankaŭ nia akompana al programinformo foto prezentas nian antaŭmikrofonan gaston, Gijom Armide.
Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D


fyyd: Podcast Search Engine
share








 March 19, 2019  27m