Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 10.03.2020


La 944-a E_elsendo el la 10.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento jJam la 92-an fojon ni proponas renkontiĝi kun la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la ŝanĝiĝanta kutimo de poloj pagi kontante, al la kornoviruso, kiu pasintsemajne atinigis ankaŭ Pollandon, al planita naskiĝdatrevena koncerto de Chopin muziko en tramo de Katowice. La sciencbultena informo koncerna neforigendan grason, kiu ĉirkaŭas homajn vaskulojn. La akompana interreta foto prezentas muzikistojn de Camerata Silezia koncertantaj en tramo. Ĉi-jare la plej proksiman ĵaŭdon tiel ili planis omaĝi la 210-an naskiĝdatrevenon de Frederiko Chopin. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili alidoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D


fyyd: Podcast Search Engine
share








 March 10, 2020  27m