Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 05.02.2021


La 1037-a E_elsendo el la 05.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org
La 1-an de februaro en Pollando denove estis refunkciigitaj muzeoj. Kun tio – evidente iom hazarde – koincidis la 60-jariĝo de la fama Artkolekto el Faras en la Nacia Muzeo en Varsovio. Al tio ni donas atenton per aparta felietono en la komenco de la elsendo. Ni daŭrigas per kulturtemaj informoj pri origine virtuala ekspozicio pri religia arto en la Etnografia Muzeo en la urboTarnów kaj pri la 120-jariĝo de la pola centro en Cieszyn, la tn. Pola Domo. La E-komunumaj informoj rilatas al la nunjara Esperantologia Konferenco kaj la plej lasta eldonaĵo de UEA en la serio Oriento-Okcidento, ĉi-foje ankaŭ elŝutebla senpage ĉe persa.trovu.com. La programon finas nia Leterkesta renkontiĝo unuavice ligita kun la demando kiel kaj ĉu – ŝanĝiĝu la varsoviaj E-elsendoj de la Pola RetRadio lige kun ilia proksimiĝanta 10-jariĝo.
Muzike ni memorigas la kanton „Liberas la pens’” en la plenumo de Ralph Glomp. La programinformon akompanas foto bildiganta iun el la eksponaĵoj en la artgalerio Faras en la varsovia Nacia Muzeo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Plimulto de la rubrikoj estis en la lastaj tagoj dank’ al Krystyna Grochocka aktualigitaj. Tio koncernas la periodon ekde komenco de septembro 2020 kaj fino de januaro 2021. Pliaj tiuperiodaj aktualigoj sekvos en la plej proksimaj tagoj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo; Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 February 5, 2021  25m