Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 24.08.2021


La 1094-a E_elsendo el la 24.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Hodiaŭ ni prezentas la 114-an segmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la pasinta lastlunde datreveno de la pakto Ribbentrop-Mołotow kaj al la Pola Arbo 2021. Nia sciencbultena temo koncernas la plej novajn esplorojn pri la ciklaj ŝanĝoj de la magneta kampa de la Tero. La interreta foto prezentas la kverkon Dunin, kiu estis agnoskita kiel la Pola Arbo 2021. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 August 24, 2021  29m