Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 07.09.2021


La 1098-a E_elsendo el la 07.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Niaj komencaj aktualaĵoj – krom kronvirusa kroniko – pli aŭ malpli rekte liĝigas kun pandemio. Temas pri pandemisekva prezokresko kaj psika bonfarto de poloj kaj pri iliaj ŝanĝiĝantaj pro la pandemio konsumkutimoj. La sciencbultena temo traktas novajn malkovrojn de polaj arkeologoj ĉe rita festenejo en la kipra Paphos. Hodiaŭ, dank’ al Alvaro Motta ni raportas pri la Tago de la Nacia Legado, al kiu aliĝis brazilaj esperantistoj – https://www.dropbox.com/sh/5c8alxowcx19u5g/AAAHiGdqu-nCfI9xn3ySj67ea?dl=0. Dank’ al estarano de Japana E-Instituto Atushi Nishinaga ni informas i.a., ke eksterlandaj esperantistoj povas senpage aliĝi al la rete okazonta 108-a Japana E-Kongreso – https://jek2021.jei.or.jp/aligxo-eo/. Nia interreta programakompana foto bildigas fragmenton de malkovra rikolto de polaj arkeologoj ĉe la reta festenejo en Paphos. Muzike akompanas nin Manno Montanna per la kanzono „Jolanda”. Ni prezentas ankaŭ kanzonon de la pereinta en Hiroŝimo knabino el la kasedo „Japanio kantas por paco”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 September 7, 2021  24m