Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

https://pola-retradio.org

subscribe
share






E_elsendo el la 03.11.2021


La 1114-a E_elsendo el la 03.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

En la literatura segmento de nia merkreda elsendo ni prezentas la 117-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj informas pri Pollando kiel ĉokolada potenculo en la Centra-Orienta Eŭropo, pri laŭvica omaĝoto en 2022, kiu estas pola verkistino Maria Konopnicka. La scienca temo estas dediĉita al robotika fibro OmniFiber dank’ al kiu teksaĵoj el ĝi kreitaj helpos trejni spiradon. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas la aspekton de teksaĵo el OmniFiber. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


fyyd: Podcast Search Engine
share








 November 3, 2021  26m